The Esperanto Teacher: A Simple Course for Non-Grammarians - novelonlinefull.com
You’re read light novel The Esperanto Teacher: A Simple Course for Non-Grammarians Part 19 online at NovelOnlineFull.com. Please use the follow button to get notification about the latest chapter next time when you visit NovelOnlineFull.com. Use F11 button to read novel in full-screen(PC only). Drop by anytime you want to read free – fast – latest novel. It’s great if you could leave a comment, share your opinion about the new chapters, new novel with others on the internet. We’ll do our best to bring you the finest, latest novel everyday. Enjoy
doktoro : doctor (law, etc.). adres- : address (a letter).
stato : state, condition. telegraf- : telegraph.
koko : c.o.c.k.
Patro kaj patrino kune estas nomataj gepatroj. Petro, Anno, kaj Elizabeto estas miaj gefratoj. Gesinjoroj N. hodiaux vespere venos al ni. La gefiancxoj staris apud la altaro. Mi gratulis telegrafe la junajn geedzojn. La geregxoj forveturis Kordovon. Sxi edzinigxis kun sia kuzo, kvankam sxiaj gepatroj volis sxin edzinigi kun alia persono.
La patro de mia edzino estas mia bopatro, mi estas lia bofilo, kaj mia patro estas la bopatro de mia edzino. Cxiuj parencoj de mia edzino estas miaj boparencoj, sekve sxia frato estas mia bofrato, sxia fratino estas mia bofratino; mia frato kaj fratino (gefratoj) estas la bogefratoj de mia edzino. La edzino de mia nevo, kaj la nevino de mia edzino estas miaj bonevinoj. Virino, kiu kuracas, estas kuracistino; edzino de kuracisto estas kuracistedzino. La doktoredzino A. vizitis hodiaux la gedoktorojn P. Li ne estas lavisto, li estas lavistinedzo.
La filoj, nepoj kaj pranepoj de regxo estas regxidoj. La hebreoj estas Izraelidoj, cxar ili devenas de Izraelo. Cxevalido estas nematura cxevalo, kokido nematura koko, bovido nematura bovo, birdido nematura birdo. Tiu bela tero trovis sin en tre praa stato.
Johanon, Nikolaon, Erneston, Vilhelmon, Marion, Klaron kaj Sofion iliaj gepatroj nomas Johancxjo (aux Jocxjo), Nikolcxjo (aux Nikocxjo, aux Nicxjo), Ernecxjo (aux Ercxjo), Vilhelcxjo (aux Vilhecxjo, aux Vilcxjo, aux Vicxjo), Manjo (aux Marinjo), Klanjo kaj Sonjo (aux Sofinjo).
LESSON 44.
Suffixes -ebl-, -ind-, -em-.
These three suffixes are used to form adjectives.
"-ebl-" means "possible to be" what the word to which it is added signifies, as "Vidi", to see; "videbla", able to be seen; "Auxdi", to hear; "auxdebla", able to be heard, audible; "Movi", to move; "movebla", movable; "Ebla", possible; "eble", possibly.
"-ind-" means "worthy of" what the word denotes, as "Honoro", honour; "honorinda", honourable, worthy of honour; "Honti", to be ashamed; "hontinda", shameful; "Indo", worth; "inda", worthy of.
"-em-" means having an "inclination towards" or "propensity" for, or "being disposed towards" something as "Forgesi", to forget; "forgesema", forgetful; "Servi" to serve; "servema", willing to serve, obliging.
"Ema" fond of.
The difference between the three suffixes is shown by the following words:--
"Kredebla", possible of belief; "kredinda", worthy of belief; "kredema", having a tendency to believe readily, credulous.
"Legebla", able to be read; "leginda", worthy of being read; "legema", fond of reading, inclined to read.
VOCABULARY.
sxtalo : steel. memor- : remember.
spirito : spirit, ekscit- : excite.
bagatelo : trifle. vengx- : revenge.
fleks- : bend. kredeble : probably.
lauxd- : praise. kompreneble : of course.
renvers- : turn over.
Sxtalo estas fleksebla, sed fero ne estas fleksebla. Ne cxiu kreskajxo estas mangxebla. Vitro estas rompebla kaj travidebla. Via parolo estas tute nekomprenebla, kaj viaj leteroj estas cxiam skribitaj tute nelegeble. La mallumo estas netrapenetrebla. Li rakontis al mi historion tute nekredeblan. Eble mi povos helpi al vi. Cxu vi amas vian patron?
Kia demando! kompreneble, ke mi lin amas. Mi kredeble ne povos veni al vi hodiaux, cxar mi pensas, ke mi mem havos hodiaux gastojn. La tablo staras malrekte kaj kredeble baldaux renversigxos. Li faris sian eblon.
Li estas h.o.m.o ne kredinda. Via ago estas tre lauxdinda. Tiu cxi grava tago restos por mi cxiam memorinda. Gxi estas vesto de granda indo. Gxi ne estas inda je danko. La sxipanaro montrigxas ne inda je sia estro.
Lia edzino estas tre laborema kaj sxparema, sed sxi estas ankaux tre babilema kaj kriema. Li estas tre ekkolerema, kaj ekscitigxas ofte cxe la plej malgranda bagatelo, tamen li estas tre pardonema, li ne portas longe la koleron, kaj li tute ne estas vengxema. Li estas tre kredema, ecx la plej nekredeblajn aferojn, kiujn rakontas al li la plej nekredindaj h.o.m.oj, li tuj kredas. Li estas tre purema, kaj ecx unu polveron vi ne trovos sur lia vesto. Li estas bonega knabo, sed tre ema kredi spiritojn.
LESSON 45.
Dis-, -um-.
The prefix "dis-" denotes separation or scattering, as "Jxeti", to throw; "disjxeti", to scatter. "Sxiri", to tear; "dissxiri", to tear into bits. "Doni", to give; "disdoni", to distribute.
The suffix "-um-" has no definite meaning. It is used in only a few words, of which the most important are:--
aerumi (from "aero", air), to expose to the air.
ventumi ( " "vento", wind), to fan.
kolumo ( " "kolo", neck), collar.
manumo ( " "mano", hand), cuff.
butonumi ( " "butono", b.u.t.ton), to b.u.t.ton.
gustumi ( " "gusto", taste), to taste (something).
komunumo ( " "komuna", common), a community.
kruc.u.mi ( " "kruco", cross), crucify.
malvarmumi ( " "malvarma", cold), take cold.
mastrumi ( " "mastro", master), keep house.
plenumi ( " "plena", full), fulfil.
brulumo ( " "bruli", burn), inflammation.
kalkanumo ( " "kalkano", heel), heel of boot.
VOCABULARY.
rezultato : result. sxir- : tear.
angulo : angle, corner. kvankam : although.
tolo : linen. simila : similar.
cxemizo : shirt. grava : important.
ating- : attain, reach to.
Ni cxiuj kunvenis por priparoli tre gravan aferon; sed ni ne povis atingi ian rezultaton, kaj ni disiris. Malfelicxo ofte kunigas la h.o.m.ojn, kaj felicxo ofte disigas ilin. Mi dissxiris la leteron, kaj disjxetis gxiajn pecetojn en cxiujn angulojn de la cxambro. Post tio cxi oni disiris hejmen. La vojo disiris en kelkaj direktoj.
Mi volonte plenumis lian deziron. En malbona vetero oni povas facile malvarmumi. Li disbutonumis la superveston. Sxi ludis kun sia ventumilo.
Cxemizojn, kolumojn, manumojn, kaj ceterajn similajn objektojn oni nomas tolajxo, kvankam ili ne cxiam estas faritaj el tolo.
The suffixes "-on-, -obi-, -op-," have already been explained in Lesson 9.
-Acx-
A new suffix "-acx-" has gradually come into use during the past few years. Its meaning is well shown in the following examples:--"Domo", house; "domacxo", hovel. "Virino", woman; "virinacxo", hag. "Ridi", to laugh; "ridacxi", to grin (maliciously). "Cxevalo", horse; "cxevalacxo", a sorry nag, a screw. "Obstina", persistent, stubborn; "obstinacxa", pig-headed. "Popolo", a people; "popolacxo", populace. "Morti", to die; "mortacxi", to die the death. "Lingvo", language; "lingvacxo", a jargon.
This suffix should only be used sparingly.
JOINING WORDS. CONJUNCTIONS.
Certain words are used merely to join words or sentences. Those already learned are:--
kaj : and. cxu : whether.
sed : but. ke : that.
cxar : because, for. kvazaux : as if.