The Esperanto Teacher: A Simple Course for Non-Grammarians - novelonlinefull.com
You’re read light novel The Esperanto Teacher: A Simple Course for Non-Grammarians Part 28 online at NovelOnlineFull.com. Please use the follow button to get notification about the latest chapter next time when you visit NovelOnlineFull.com. Use F11 button to read novel in full-screen(PC only). Drop by anytime you want to read free – fast – latest novel. It’s great if you could leave a comment, share your opinion about the new chapters, new novel with others on the internet. We’ll do our best to bring you the finest, latest novel everyday. Enjoy
Baju, baju, baju!...
MAMIN SIBIRJAK.
[Footnote: "Baju": Rusa interjekcio; rekantajxo por dormigi infanojn.]
Auxskulti - to listen; fabelo - story; griza - grey; muso - mouse; grilo - cricket; forno - stove; makulo - spot; sturno - starling; straba - squinting; leporo - hare; lupo - wolf; flava - yellow; beko - beak; pacxjo - daddy.
EDZINlGXO DE RATINO.
El "j.a.panaj Rakontoj".
Maljuna rato havis filinon. Gxi volis edzinigi tiun cxi kun iu plej forta en la mondo. Gxi unue iris al la luno, pensante, ke la luno estas la plej forta en la mondo. Sed la luno diris: "Min tre ofte malhelpas la nubo, kaj mi neniel povas forpeli gxin."
Tiam gxi sin turnis al la nubo, pensante, ke la nubo estas pli forta, ol la luno. Sed la nubo diris: "Min cxiam dispelas la vento, kaj mi neniam povas al gxi kontrauxstari."
Trie gxi iris al la vento, pensante, ke la vento estas pli forta, ol la nubo. Sed la vento diris: "La muro staras kontraux mi, kaj mi tute ne povas trapasi gxin."
Fine gxi iris al la muro, pensante, ke la muro estas pli forta, ol la vento. Sed la muro ankaux diris: "Via familio cxiam min mordadas, kaj mi ne povas tion haltigi."
Jen gxi komprenis, ke ratino nur devas edzinigxi kun rato, kaj reveninte hejmen, gxi edzinigis sian filinon kun juna rato de sia najbareco.
K. KAJIWARA.
Nubo - cloud.
INFANA VERSAJXO.
Eta Manjo Flindre Sidis intercindre, Etajn piedfingrojn sxi varmigis.
Sxin vidis patrineto, Punigxis filineto, Cxar sxi la novajn vestojn malpurigis.
JOHN ELLIS, el "The British Esperantist".
Cindro - cinder, ash; fingro - finger.
LA DOMO DE JXAK'.
Jen estas la domo konstruita de Jxak'.
Jen estas la greno, kiu restis en la domo konstruita de Jxak'.
Jen estas la rato, kiu mangxis la grenon, kiu restis, k.t.p.
Jen estas la kato, kiu mortigis la raton, kiu mangxis, k.t.p.
Jen estas la hundo, kiu turmentis la katon, kiu mortigis, k.t.p.
Jen estas la bovino kun kurba korno, kiu jxetis la hundon, kiu turmentis, k.t.p.
Jen estas tutsola la virgulino, kiu melkis la bovinon, kiu jxetis, k.t.p.
Jen estas la viro, cxifone vest.i.ta, kiu kisis la virgulinon tutsolan, kiu melkis, k.t.p.
Jen estas la pregxisto, tute razita, kiu edzigis la viron, cxifone vest.i.tan, kiu kisis, k.t.p.
Jen estas la koko, matene kriinta, kiu vekis la pregxiston, tute razitan, kiu edzigis, k.t.p.
Jen estas la farmomastro, grensemanta, kiu posedis la kokon, matene kriintan, kiu, k.t.p., k.t.p.
El "The Esperantist"
Rato - rat; kato - cat; kurba - curved; korno - horn; sola - alone, solitary; melki - to milk (milk is lakto); cxifono - rag; farmi - to farm, take on lease; semi - to sow seed; posedi - to possess.
EZOPA FABELO.
Unu azeno trovis leonan felon. Gxi ricevis la ideon vesti sur sin la felon, kaj sxajnigante sin leono, terurigi la h.o.m.ojn kaj bestojn.
Pensite, farite. La azeno sxajnis esti potenca leono.
La unua viva estajxo, kiun gxi renkontis, estis malricxa sed talenta komercisto, portanta kelkajn komercajxojn sur sia dorso. Li terurigxis vidante la leonon, kio tre amuzis la azenon. Nun la azeno, intencante pligrandigi la efikon, ekblekis:--ia,--ia,--ia,... Sed jen nia komercisto rekonis la azenon per gxia vocxo, kaptis gxin kaj devigis gxin--vendi malkarege la leonan felon.
El "Lingvo Internacia".
Azeno - a.s.s; felo - hide; sxajni - to seem to be; komerci - to trade; dorso - back; intenci - to intend; bleki - to cry (like an animal); kara - dear; potenca - powerful.
PROVERBOJ.
Eco homara estas eraro. Nur tiu ne eraras, kiu neniam ion faras.
Por ricxulo fasto, por malricxulo festo.
Mezuri laux sia metro.
Kia la semo, tia la rikolto.
Ricxigas ne enspezo, sed prudenta elspezo.
Kun kiu vi festas, tia vi estas.
Ju pli da jxuroj, des pli da suspekto.
Korvo al korvo okulon ne pikas.
En infano vidigxas, kia h.o.m.o farigxos.
Unufoje sxtelinta restas cxiam sxtelisto.
Kapo estas por tio, ke gxi zorgu pri cxio.
Belaj rakontoj el trans la montoj.